WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Laŭ Marko 7
1 - Kaj kolektiĝis al li la Fariseoj kaj iuj el la skribistoj, kiuj venis el Jerusalem,
Select
1 - Kaj kolektiĝis al li la Fariseoj kaj iuj el la skribistoj, kiuj venis el Jerusalem,
2 - kaj jam vidis, ke kelkaj el liaj disĉiploj manĝas panon kun manoj profanaj, tio estas nelavitaj.
3 - Kaj la Fariseoj kaj ĉiuj Judoj, se ili ne lavis zorge la manojn, ne manĝas, tenante la tradicion de la antaŭuloj;
4 - kaj veninte el komercejo, ili ne manĝas, ne sin lavinte; kaj estas multaj aliaj aferoj, kiujn ili ricevis por observi, trempon de pokaloj kaj mezurpotoj kaj kupraj vazoj.
5 - Kaj lin demandis la Fariseoj kaj la skribistoj: Kial ne faras viaj disĉiploj laŭ la tradicio de la antaŭuloj, sed manĝas panon kun manoj profanaj?
6 - Kaj li diris al ili: Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite: Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi.
7 - Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.
8 - Ĉar, forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj.
9 - Kaj li diris al ili: Efektive vi forrifuzas la ordonon de Dio, por observi vian tradicion.
10 - Ĉar Moseo diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu.
11 - Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ sia patrino: Korban, tio estas Oferdono, estu tio, per kio vi povus profiti de mi,
12 - vi jam ne permesas al li fari ion por sia patro aŭ sia patrino;
13 - vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras.
14 - Kaj denove alvokinte la homamason, li diris al ili: Ĉiuj min aŭskultu kaj komprenu:
15 - ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani; sed kio eliras el homo, tio profanas la homon.
16 - Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.
17 - Kaj kiam li eniris en domon for de la homamaso, liaj disĉiploj demandis lin pri la parabolo.
18 - Kaj li diris al ili: Ĉu vi ankaŭ estas tiel sen kompreno? Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta de ekstere en homon, ne povas profani lin;
19 - ĉar ĝi eniras ne en lian koron, sed en la ventron, kaj eliras en apartan lokon? Tion li diris, indigante ĉiajn manĝaĵojn.
20 - Kaj li diris: Kio elvenas el homo, tio profanas la homon.
21 - Ĉar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malĉastaĵoj,
22 - ŝteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindaĵoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsaĝeco;
23 - ĉiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.
24 - Kaj irinte de tie, li venis en la limojn de Tiro kaj Cidon. Kaj enirinte en domon, li volis, ke neniu sciu; sed li ne povis esti kaŝita.
25 - Sed aŭdinte pri li, iu virino, kies filineto havis malpuran spiriton, venis kaj falis antaŭ liaj piedoj.
26 - Kaj la virino estis Grekino, rase Sirofenika. Kaj ŝi petis lin, ke li elpelu la demonon el ŝia filino.
27 - Kaj li diris al ŝi: Lasu unue satigi la infanojn, ĉar ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj.
28 - Sed ŝi respondis kaj diris al li: Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj sub la tablo manĝas el la panpecetoj de la infanoj.
29 - Kaj li diris al ŝi: Pro ĉi tiu vorto iru vian vojon; la demono eliris el via filino.
30 - Kaj kiam ŝi iris en sian domon, ŝi trovis la infaninon kuŝigita sur la lito, kaj la demonon foririnta.
31 - Kaj denove foririnte el la limoj de Tiro, li venis tra Cidon al la Galilea Maro, tra la mezo de la limoj de Dekapolis.
32 - Kaj oni kondukis al li viron surdan kaj apenaŭ parolkapablan, kaj petis lin, ke li metu sian manon sur lin.
33 - Kaj kondukinte lin el la homamaso en apartan lokon, li metis siajn fingrojn en liajn orelojn, kaj kraĉinte, li tuŝis lian langon;
34 - kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li ĝemis, kaj diris al li: Efata, tio estas: Malfermiĝu.
35 - Kaj liaj oreloj malfermiĝis, kaj la ligilo de lia lango malstreĉiĝis, kaj li parolis klare.
36 - Kaj li admonis ilin, ke oni diru tion al neniu; sed ju pli li malpermesis, des pli multe ili ĉie sciigis ĝin.
37 - Kaj supermezure ili miregis, dirante: Li faris ĉion bone; li igas la surdulojn aŭdi, kaj la mutulojn paroli.
Laŭ Marko 7:1
1 / 37
Kaj kolektiĝis al li la Fariseoj kaj iuj el la skribistoj, kiuj venis el Jerusalem,
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget